Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Mi staras en la mezo de l' eben'...

Mi staras en
la mezo de l' eben',
statue mi rigidas,
silento tomba sur la stepo sidas,
kiel sur la mortinto la ĉerktolo.
Lontane de mi falĉas hom' en solo.
Nun haltas tiu viro,
akrigas klingon de l' falĉilo...
La son' de l' tinto ĝis mi ne atingas,
mi vidas nur, ke li la manon svingas.
Kaj nun li ekrigardas tien ĉi,
li gapas, sed mi eĉ ne okulmovas,
kion li povas
do pensi, kion pensas mi?